Unuuma nombrosistemo

Ĉiu linio ilustras malsaman metodon por reprezenti la numeron 8 en la unuuma nombrosistemo, uzante ok streketojn.

Unuuma nombrosistemo estas bazita sur unusola cifero. Ĉi tiu estas la plej simpla kalkula metodo por reprezenti naturajn nombrojn: por reprezenti ajnan naturan nombron , ajna simbolo estos ripetita fojojn. Ekzemple: uzante la signon | (vertikala linio), la nombro 6 estas reprezentita per ses vertikalaj linioj, ||||||. Kutima ekzemplo de nombrado uzanta unuuman nombrosistemon estas nombrado per fingroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy